Ĉar, sekvante la sanktajn Patrojn, ni ĉiuj en unika akordo instruas al la homoj koncepti unun kaj la saman Filon, nian Sinjoron Jesuon Kriston, kompleta en la Dieco kaj en la homeco samtempe, aŭtentike Dio kaj aŭtentike homo, estanta komplete ĝuanta je racia animo kaj korpo: samsubstance kun la Patro koncerne diecon kaj ssmtempe samsubstance kun ni rilate lian homecon; kiel ni en ĉiuj aspektoj krom en la peko; rilate la diecon, generita de la Patro antaŭ la tempoj, sed rilate lian homecon generita por ni homoj kaj nia savo de Maria Virga, la alportantino de Dio; unu kaj sama Kristo, Filo, Sinjoro, Unuenaskito, rekonata EN DU NATUROJ, SENKONFANDIĜAJ, SENŜANĜAj, SENDIVIDAJ. SENDISECAJ; la disntingo de la du naturoj nenimaniere estas nuligita per la unuiĝo, sed prefere la karakterizoj de ĉiu naturo estas konservitaj kaj konkuras por formi unu personon kaj substancon, nek dividitajn nek disigitajn en du personoj, sed unu solan kaj saman Filon kaj unuenaskitan Dion la Vorton, Sinjoron Jesuon Kriston; kiel ankaŭ la profetoj ekde la antikvaj tempoj parolis pri li kaj nia Sinjoro Jesuo Kristo mem instruis pri si mem kaj la kredo de la Patroj al ni allasis kiel heredaĵon.

